Haplodiploidio estas la nomo uzebla por la sistemo de seksodeterminigo de la himenopteroj (formikoj, abeloj kaj vespoj),[1] de tizanopteroj,[2] kelkaj skaraboj (skolitinoj) kaj rotiferoj; tio okazas ankaŭ en kelkaj akaroj de la familio tetranikedoj,[3] en kelkaj kokkoideoj kaj en kelkaj hemipteroj. En tiu sistemo la sekso estas determinita de la nombro de kromosomaroj kiun individuo ricevas. La individuo kiu naskiĝas el la kombino de unu spermo kaj ovulo estas ino, male ovo nefekundita rezultas en unu masklo. Tiele la masklo havas la duonon de la nombro de kromosomoj kiujn havas la ino, estas haploida. La ino estas diploida, li havas du arojn de kromosomoj. Tiu sistemo kreas serion da pekuliareco: masklo ne havas patron kaj ne povas havi masklajn filojn, sed ja havas avon kaj povas havi nepojn. Ties heredo estas pasigita nur al filinoj kaj pere de ili al la postaj generacioj. La sistemo de haplodiploidio kreis la eblojn de bonsociemo en la himenopteroj.[4][5]
- ↑ Grimaldi D. kaj Engel M.S. 2005. The evolution of the insects. Cambridge University Press. ISBN 0-521-82149-5 p. 408
- ↑ White, Michael J.D. (1984). «Chromosomal mechanisms in animal reproduction». Bolletino di zoologia (senpaga teksto) 51 (1–2): 1-23. ISSN 0373-4137. doi:10.1080/11250008409439455.
- ↑ Karyotypes and sex-determination in spider mites (Tetranychidae) Alirita la 4an de oktobro 2019.
- ↑ William O. H. Hughes, Benjamin P. Oldroyd, Madeleine Beekman, Francis L. W. Ratnieks (30a de majo 2008). «Ancestral Monogamy Shows Kin Selection Is Key to the Evolution of Eusociality» (html). Science (American Association for the Advancement of Science) 320 (5880): 1213 - 1216. Konsultita la 4an de oktobro 2019.
- ↑ Edward O. Wilson and Bert Hölldobler (20a de septembro 2005). «Eusociality: Origin and consequences» (PDF). Arkivigite je 2019-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Proceedings of the National Academy of Sciences (United States National Academy of Sciences) 102 (38): 13367-13371. Konsultita la 4an de oktobro 2019.